Johann Wolfgang Goethe
UNUA PERDO


Kiu al mi jam redonas
tiujn belajn, dolĉajn tagojn,
kaj reportas, nur por horo,
tempon de l' unua am'?

Nutras vundon mi de l' koro,
plendas, en funebro dronas
pri l' feliĉ' perdita jam.

Kiu al mi jam redonas
tempon de l' unua am'?…